Karmo aŭ Stulteco

Hodiaŭ Hispanio perdis historian ŝancon forpeli anglojn, kiuj okupas parton de sia teritorio, sorprese, en la 21a jarcento kaj en Eŭropo, lando devas toleri la okupadon de alia laŭ la mezepoka stilo.

La demando pri Ĝibraltaro havas longan historion, ni komencu per la okupado, Ĝibraltaro, konsiderata brita translanda teritorio, estas marborda regiono de la hispana duoninsulo proksime al la afrikaj marbordoj, ĝi estis okupita de Anglujo ekde 1704, dum la 18a jarcento, post terura epidemie, la Hispana Krono konsentis permesi humanitaran zonon en la istmo inter la roko kaj la hispanaj fortikaĵoj, kies duono plej proksima al Ĝibraltaro poste estis kontraŭleĝe okupita de la britoj, kreskigante sian teritorion. Ĝi estas observata de Unuiĝintaj Nacioj ekde 1960 kiel teritorio atendanta malkoloniigon.

Ĝi simple estas unu el la arbitreco de la malnova Brita Imperio, kiu daŭras ĝis hodiaŭ, sed male al la Malvinaj Insuloj, uzurpitaj el triamonda lando, ĉi tie ni parolas pri plenkreska kolonia okupado en membro-lando de Eŭropa Unio.

Kio okazis hodiaŭ?

Ĝibraltaro estis deklarita Schengen-teritorio, io, kio strange Anglujo neniam estis, malgraŭ esti membro en la tuta juro de Eŭropa Unio, almenaŭ ĝis la tiel nomata Briteliro-referendumo, ĉi tio signifas, ke la civitanoj de la Eŭropa Unio, aŭ nomiĝas Komunumaj, povas eniri la teritorion de Ĝibraltaro sen pasporta kontrolo, dum la britoj, kiuj surteriĝas en Ĝibraltara flughaveno, devas fari tion.

15.000 hispanuloj laboras en Ĝibraltaro kaj transiras la “verja” ĉiutage, la malmola Briteliro farus ĉi tiun ĉiutagan delokiĝon tiel malrapida procezo, ke ĝi detruus la ĉiutagajn agadojn de la teritorio.

Opcio 1 – Stulteco.

Hispanio diras, ke ĝi daŭrigos la batalon por suvereneco, sed hodiaŭ ĝi bonvenigis la interkonsenton kun siaj eksterlandaj koloniigistoj, perdante ne nur sian dignon, sed ankaŭ oran ŝancon por estonta elpelo.

Opcio 2 – Karmo.

Ceŭto estas hispana urbo sur afrika teritorio aŭ pli precize sur maroka teritorio. Okupita de Hispanio en 1640, kaj antaŭe de Portugalio en 1415, ĝi ankaŭ estas unu el tiuj koloniaj enklavoj de moderneco, kiuj montras, ke malgraŭ la ekzisto de Unuiĝintaj Nacioj kaj deziro kunlabori kaj serĉi mondpacon, hodiaŭ estas pli vere ol iam ajn, kion diris al ni Orwell en sia verko Ribelo sur la bieno: “Ni ĉiuj estas egalaj, sed iuj el ni estas pli egalaj ol la ceteraj.”

1 Comment

  1. Ĉu la popolo de Ĝibraltaro ne rajtas decidi al kiu ili apartenas? Ĉar preskaŭ ĉiuj el ili volas aparteni al Britio, ne al Hispanio. En 2002, 99% de la popolo voĉdonis kontraŭ Hispanio. Kial devigi ilin aparteni al Hispanio kontraŭvole?

    “Hodiaŭ Hispanio perdis historian ŝancon forpeli anglojn, kiuj okupas parton de sia teritorio”

    Neniam estas ia ŝanco por forpeli Britio sen milito.

    “dum la 18a jarcento, post terura epidemie, la Hispana Krono konsentis permesi humanitaran zonon en la istmo inter la roko kaj la hispanaj fortikaĵoj, kies duono plej proksima al Ĝibraltaro poste estis kontraŭleĝe okupita de la britoj, kreskigante sian teritorion.”

    Vi malpravas, neniam estis ia “humanitara zono”, Britio konkeris ĝin (same kiel Hispanio konkeris aliajn teriotoriojn). Ne estas kontraŭleĝe ĉar Hispanio konsentis dum la Traktado de Utrecht.

    Estas tre stranga ke vi forte plendas pri la okupado de Ĝibraltaro, sed ne plendas pri la okupado de Ceŭto.

Leave a Comment

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *