La Instruado de Nescio: Kiu nacio plej kontribuis al la malvenko de Germanio en 1945?

Jen tre interesa studo de IFOP (Franca Instituto pri Publika Opinio), kiu estas la plej malnova en la lando, kreita en 1938. Ĝi do faris tre interesajn enketojn en la periodo 1938-1945, el kiuj, ho ve, multaj estis detruita de ĝia fondinto Jean Stoetzel dum la okupado.

Kiu helpis venki Germanion plej multe?

Enketo farita de IFOP en majo 1945, sur la tuta franca teritorio nun liberigita (kaj konfirmanta enketon de septembro 1944 inter parizanoj), montris, ke la intervjuitoj ŝajnas bone konscii pri la potenc-ekvilibro kaj la rolo de la aliancanoj dum milito, malgraŭ cenzuro kaj la malfacileco sub la okupado aliri fidindajn informojn.

Tiel tre klara plimulto (57%) opinias, ke Sovetunio estas la nacio, kiu plej multe kontribuis al la germana malvenko, dum Usono kaj Anglio, malgraŭ liberigi la nacian teritorion, kolektas respektive nur 20% kaj 12%. (Ĉi tio evidente ne malgravigas la gravecon de la penado de Usono, kaj industria kaj homa)

Sed kio vere mirigas estas, ke ĉi tiu vidpunkto pri publika opinio tre draste renversiĝis laŭlonge de la tempo , kiel montras enketoj en 1994, 2004 kaj majo 2015:

Ĝi ankoraŭ bonegas: en 1945, la francoj, kiuj vivis sub cenzuro, komprenis, kiuj vere venkis Germanion, sed 70 jarojn poste, ĝi estas tute malsama rakonto en nia menso!

Brita enketisto ICM aranĝis la saman enketon en 2015 en pluraj eŭropaj landoj. Jen la rezulto:

Fonto: https://www.les-crises.fr/la-fabrique-du-cretin-defaite-nazis/

Mia konkludo: tio okazas kiam homoj lernas historion en filmoj. Neniam forgesu, ke “historiaj” filmoj povas instrui nin pri historio same kiel Godzilo povas instrui nin pri biologio.

2 Comments

  1. Bedaŭrinde (kaj malĝojige) la plejmulto de la (okcident)eŭropanoj nun nur havas holivudan perspektivon pri la dua mondmilito.

    Sufiĉus memori la fakton, ke la sovet-uniaj divisionoj je la “orienta fronto” de Germanio certigis, ke la plejmulto de la germana armeo estis plene envolvita tie, kaj kompare malmultaj germanaj divisionoj kontraŭbatalis la antaŭenpuŝon de la okcidentaj aliancanoj post la elŝipiĝo en Normandio, kiu certe estis heroa entrepreno, sed pri la venko decidis la eventoj en la oriento de Eŭropo, do la fortostreĉo de la Sovet-Unio.

    Bedaŭrinde la Sovet-Unio, kvankam ĝi venkis en la mondmilito, poste malvenkis je la paco. La plejmulto de la okcidenteŭropanoj (por ne paroli pri la mezeŭropanoj, kiujn oni ne demandis pri tio) preferis la angla-saksonan politikan sistemon, fakte ili ĉefe preferis la ekonomiajn konsekvencojn de tiu sistemo, la “stilon de vivo”.

    Kiam mia familio (mallonge antaŭ la starigo de la fifama “berlina muro”) decidis forlasi la (laŭnome socialisman) Germanan Demokratian Respublikon kaj pli-malpli kaŝe “fuĝis” okcidenten (ĉar jam tiam tio estis konsiderata kiel “kontraŭŝtata krimo”), ili faris tion ne pro apogo de politikaj ideoj; kvankam ĉiuj grumblis pri la socialisma registaro, allogis ilin la pli alta vivnivelo kaj la eblecoj pli individue decidi pri la vivmaniero.

    Do bedaŭrinde la okcidentanoj tute maljuste taksas la decidan kontribuon de la Sovet-Unio al la venko super la faŝisma Germanio kaj la liberigo de Eŭropo. Unu el la kialoj, miaopinie, estas ke la okcidenteŭropanoj post la milito komencis havi la senton, ke alia malliberigo (kvankam ne komparebla kun la faŝisma) menacis.

  2. Sen la Sovietunio, la Germanio gajnis la mondmiliton. Tiel, la sovietunanoj forpeli la naziojn kaj estus preninta Berlinon kun aŭ sen la okcidenta fronto liberigita de grupo de soldatoj el Anglujo, Usono, Pollando, Aŭstralio, Kanado, ktp.

Leave a Comment

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *