Se li naskiĝus virino

La sekva teksto rilatas al la vivo de Jane, la fratino de Benjamin Franklin (1706-1790). Ĉi tiu eminenta politikisto kaj sciencisto inventis la fulmon kaj ludis gravan rolon en la sendependeco de Usono.

El la dekses gefratoj de Benjamin Franklin, Jane plej similas lin per talento kaj volforto.

Sed en la aĝo, kiam Benjamin forlasis hejmon por ekiri, Jane geedziĝis kun malriĉa selisto, kiu akceptis ŝin sen doto, kaj dek monatojn poste ŝi naskis ilian unuan infanon. De tiam, dum kvarono de jarcento, Jane havis infanon ĉiun duan jaron. Kelkaj infanoj mortis, kaj ĉiu morto tranĉis ŝin en la koro. Tiuj, kiuj loĝis, postulis manĝon, ŝirmejon, instruon kaj komforton.  Jane pasigis noktojn maldorma konsolis kiu ploris, lavis montojn da vestaĵoj, banis amasojn da infanojn, kuris de la merkato al la kuirejo, lavis turojn da pladoj, instruis abocojn kaj metiojn, laboris flank-al-flanke kun sia edzo en la metiejo, kaj prizorgis al gastoj, kies lupago helpis plenigi la poton. Jane estis sindona edzino kaj ekzempla vidvino; kaj kiam la infanoj kreskis, ŝi prizorgis siajn proprajn malsanajn gepatrojn kaj ŝiajn ĉiamfraŭlinaj filinojn kaj siajn senprotektajn nepojn.

Jane neniam sciis la plezuron esti flosigita sur lago, portata al drivo de kajta ŝnuro, kiel Benjamin ofte faras malgraŭ siaj jaroj. Jane neniam havis tempon por pensi, nek lasis sin heziti. Benjamin restas fervora amanto, sed Jane ne scias, ke sekso povas produkti io krome infanoj.

Benjamin, fondinto de inventanta nacio, estas granda homo de ĉiuj tempoj. Jane estas siatempa virino, kiel preskaŭ ĉiuj virinoj de ĉiuj tempoj, kiu plenumis sian devon sur ĉi tiu tero kaj pekliberigis sian parton de kulpo en la biblia malbeno. Ŝi faris ĉion eblan por ne freneziĝi kaj serĉis, vane, iom da silento.

Ŝia kazo ne interesos historiistojn.

Eduardo Galeano

1 Comment

Leave a Comment

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *