Unu Metaforo por la Universo

Ĉefbildo: Babela Biblioteko laŭ Jamie Zawinski

La mallonga novelo “La Babela Biblioteko” estas metaforo por la universo, kiu fascinas matematikistojn.

“La universo (kiun aliaj nomas Biblioteko) konsistas el nedifinita, kaj eble senfina, nombro da sesangulaj galerioj …”.

En la rakonto, la argentina verkisto Jorge Luis Borges imagas bibliotekiston, kiu esploras la formon de sia biblioteko, la universo en kiu li vivas.

Borges kaj admirantinoj

Ĉu ĝi estas senfina? Ĉu ĝi estas finia, sed senlima? Ĉu tio eblas?

La aliroj de Borges estas tiel profundaj kaj kreemaj, ke ili esploras iujn el la grandaj demandoj en matematiko, laŭ Marcus du Satoy, profesoro pri matematiko ĉe la Universitato de Oksfordo, kaj unu el la plej popularaj verkistoj kaj kolumnistoj de la Uniĝita Reĝlando pri la temo.

La grekoj opiniis en pratempoj, ke la Universo estas rotacia ĉiela sfero kun fiksaj steloj. En la 20a jarcento ni komprenis, ke la Universo povas esti finia, sed samtempe senlima.

Borges diras je la fino de la rakonto: “Mi kuraĝas sugesti la solvon de la malnova problemo: la Biblioteko estas senlima kaj perioda.”

La verkisto klarigas en la teksto, ke se ni forlasas unu flankon de la biblioteko, ni reaperas aliflanke. Por ke tio estu ebla, necesas geometria formo nomata Toro (ne konfusi kun la nordia dio), la formo de konataj objektoj kiel ringbulko.

Universo kun Ringbulka formo (kiel Homero Simpson diris al Hawking)

Se iu estas ene de tiu ringbulko kaj komencas esplori ĝin, li perceptos la Universon kiel finhavan, sed samtempe la vojaĝo ne havas finon.

Tamen la ringbulka bildo funkcias nur kiel komenca proksimuma kalkulado al la mondo de Borges, ĉar la biblioteko havas multajn etaĝojn.

La verkisto priskribas kiel “kiam ni rigardas supren, ni vidas etaĝojn pliiĝantajn kaj kiam ni rigardas malsupren etaĝojn, kiuj malsupreniras”, en galerioj kunigitaj de centraj putoj.

Por Du Sautoy, “ni povas imagi ĉi tiujn formojn nur en kvar-dimensia spaco.”

La brita matematikisto klarigas sian konkludon jene:

“Se ni konsideras nur unu etaĝon de la biblioteko kaj marŝas orienten, tiam ni reaperas ĉe la komenca punkto en la okcidento.”

“Do ĉi tiuj du flankoj de la biblioteko povas kuniĝi por krei la formon de cilindro.”

“Sed se ni iros norden, ni revenos suden. Do la ekstremoj de la cilindro ankaŭ povas esti kunigitaj por krei toron aŭ ringbulkan formon.”

“Kaj estas tria direkto, en kiu ni povas iri, supren kaj malsupren. Kunigi ĉi tiujn finojn de la biblioteko postulas kvaran dimension. La rezulta formo de la Babela Biblioteko estas do toro en kvar dimensioj,” li diras Du Sautoy.

“Tio eksterordinaras por mi. En novelo Borges sukcesis krei formon, kiun ni ne povas fizike vidi.”

Du Sautoy kredas, ke Borges estas bonega ekzemplo de kunfandiĝo inter arto kaj scienco, kaj pli multaj matematikaj studentoj devas scii pri lia laboro. “Unu el la tragedioj de nia eduka sistemo estas, ke ni kupeigas fakojn kaj studentoj iras al matematikaj klasoj, poste al historio, poste al literaturo aŭ al muziko.” “Legante Borges ili povas kompreni, ke ekzistas multe pli da interligo inter ĉi tiuj aferoj ol ili imagas.”

Bedaŭrinde la ligo al la Esperanta traduko de ĉi tiu interesa rakonto estas rompita.

https://www.yksi.org/tekst/ald/borges_bdb-eo.html

Leave a Comment

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *