Zamenhof-tago en Barranquilla.

Ĉi tiu strukturo, ame nomita la Arboreto (el Arbolito), estas la ĉefa altiro de la kristnaska lumigado en la marborda urbo Barranquilla en Kolombio. Oni povas diri, ke ĝi estas giganta malalt-rezolucia ekrano en formo de konuso, kaj la duan jaron sinsekve ĝi sendas siajn salutojn al la Esperantistaro de la mondo.

Zamenhofa tago 2021

Ĉi tiuj estas ĝiaj karakterizaĵoj:

  • Alteco: 64,31 metroj (de la grundo ĝis la stelo, ne inkluzive de ĝia subtera strukturo).
  • Pezo: 11 tunoj de la strukturo kaj pliaj 40 tunoj kiel balasto por rezisti la venton.
  • Lumoj: 468,000 LED-oj grupigitaj en 78,000 programeblaj RGB-moduloj.
  • 20 km da kabloj

Kiel ĉiu kristnaska arbo, ĝi estas kunvenita kaj malmuntita ĉiujare, apud la Fenestro al la Mondo, monumento donacita al la grandurbo de komercisto Christian Daes, posedanto de la fenestra fabriko Tecnoglass (la nura kolombia firmao listigita sur NASDAQ).

Ni esperas, ke vi ŝatas ĝin.

3 Comments

  1. Bonege! Mi gratulas kaj dankas la iniciatintoj de tiu ĉi bela projekto en la urbo Barrankiĝa.
    Mi tre miris (kaj admiris) pri la projekto, kiam mi eksciis pri ĝi.

    Mi deziras al vi, la teamo de la projekto, ke la spirito de nia kara majstro Zamenhof, protektu vin kaj la belan arbon dum multaj jaroj sinsekvaj.

Comments are closed.