La apogpunkto

“Donu al mi apogpunkton kaj mi suprenlevos la teron” Arkimedo.

Ekde la komenco de civilizo, militoj, konkeroj kaj la stabileco de la teritorioj estis markitaj de teknologia progreso, kiuj malestimis ĉi tiujn progresojn estis kondamnitaj esti subigitaj.

La grekoj en Konstantinopolo forpuŝis la atakojn de la islamanoj danke al la tecxnologio de la greka fajro, kiam la hungara Urbano ofertis al ili la technologio de potenca kanono kaj estis malakceptita de Konstantino la 11-a. Li kondamnis sian imperion ĉar ĉi tiu  tecxnologio alvenis al la manoj de la sultano Mehmed 2-a, kiu fine detruis la muregojn kaj konkeris la urbon.

“Problème générale de la stabilité du mouvement” (1892) estas la nomo de grava scienca eldonaĵo verkita de Aleksandr Lyapunov, rusa sciencisto, kiu, kiel multaj el tiuj, kiuj volis konigi sian verkon, devis fari tion en la lingvafrankao de la momento, la franca.

Ĉi tio estas spegulbildo pri unu el la randoj de lingva imperiismo, la kontrolo pri scienca disvolviĝo, la manipulado necesa por centri intelektan produktadon ĉirkaŭ la potenca centro de la momento, kaj ĝi funkcias tre bone, kiel malvirta cirklo, per lingva altrudo kreas alloganton, sciencistoj kaj intelektuloj ĝenerale volas publikigi ne nur en la lingvo sed en la reganta lando, eble loĝas tie, laboras en unu el ĝiaj universitatoj, kaj forlasas siajn proprajn landojn kaj kulturojn por povi iĝi renomaj. Provu ŝanĝi tion ĉar la neŭtraleco estas multe pli granda minaco ol imagas la naivaj noblaj mensoj de esperantistoj.

Kiam Persujo proponis al la Ligo de Nacioj post la unua mondmilito la uzon de Esperanto kiel internacian lingvon, la francoj reprezentitaj de Gabriel Hanotaux kaj Léon Bérard mokis kaj vetois la proponon: “la mondo jam havas universalan lingvon, la francan “La viro, kiu parolis tiujn vortojn, diris ilin, kiel li poste konfesos, sekvante ordonojn, la ekskuzon per kiu estis faritaj la plej grandaj abomenaĵoj en la historio. Ĉi tiu viro pensis, ke li faras la malpuran laboron, kiun lia lando ordonis al li fari, sed se ni pensas pri kiom longe la francoj konservis ĉi tiun privilegian statuson, ni povus pensi, ke ili efektive faras la malpuran laboron de Usono, lando, kiun Francio helpis krei por ĝeni la anglojn, en sufiĉe naiva nobla sinteno.

En 1906 fondiĝis Internacia Asocio de Esperantistaj Sciencistoj kun la subteno de J.J. Thomson, Nobel-premiita sciencisto pri fiziko pro la malkovro de la elektrono kaj instruisto de Böhr, Rutherford, Oppenhaimer, mi aŭdacas, ke li estas la avo de la nuklea epoko. Ĉi tiu organizo skribis leteron al Albert Einstein en Esperanto en 1927 por inviti lin, mi ne scias, ĉu gxi havis respondon aŭ eĉ se li legis ĝin, sed li konservis ĝin, ĉar ĝi estas en unu el liaj arkivoj ĉe la Jerusalema Universitato, estas du kuriozaj aferoj pri la letero. La unua estas, ke Einstein skribis 2 jarojn poste en 1929 leteron germane donante sian subtenon al Esperanto kaj la dua estas, ke la letero de 1927 estis skribita de Krakovo, kia minaco povus esti pli timinda por imperiismo ol malcentralizado? La fakto, ke tiu letero ne estis el Berlino, el Parizo, el Londono, signifis, ke ekzistas danĝero perdi kontrolon pri tio, kio eble estis la plej grava informo en la historio de la homaro kaj tio ne povus esti permesita.

La nazioj kaj stalinisma Rusio provis detrui Esperanton per materiala detruado de siaj parolantoj, Usono kun sia kaŭra imperiismo provis aliajn aferojn, ekzemple krei propagandon kiel “la lingvo de la agresanto”, kiu inkluzivis filmetojn de armeo minacanta kaj pridemandante en Esperanto kaj svingante Esperantan flagon, aŭ la subtenon, unue en Anglujo kaj poste en Usono de la interlingva lingvo, vera fiasko, sed kiu kreas la ĉiam utilan iluzion pri libereco.

Conseil Européen pour la Recherche Nucléaire, do la Eŭropa Konsilio por Nuklea Esploro, estas kurioze vidi, ke io kreita post la dua mondmilito ne havas nomon kaj akronimon en la angla, kvankam fakte ĝi estas nek konsilia, nek eŭropa, nek ĝi estas por nuklea esplorado, en strikta senso.

Tie Usono ne kontribuas monon, sed se ĝi profitas la eŭropan malavarecon por trejni siajn proprajn profesiulojn, rabadon laŭ la plej bona Hollywooda stilo de la 50-aj kaj 60-aj jaroj, vi scias kun Sofia Loren parolanta en la angla. En tiu loko estis konceptita ideo, ke sen esti nuklea havis tutmondan atingon, revoluciante nian manieron komuniki kaj kreante merkatan valoron ĝis superado de la petroleaj kaj aŭtomobilaj kompanioj, la tutmonda reto, proponita de la brito Tim Berners-Lee kun la klopodoj de la belgo Robert Cailliau, kiu rekomendis lin renomi la projekton, reorganizi la proponon kaj montris al li kiel moviĝi ene de la burokratio (sciencistoj ankoraŭ ne inventis ion por forigi ĝin) por ke lia projekto realiĝu, sed kial tia invento havas tiel teruran nomon? En la angla, laŭ Douglas Adams, ĵurnalisto de The Independent WWW, ĝi estas la plej longa tri-litera akronimo elparolebla, kaj ĝi estas “la sola afero, kiun mi scias, kies mallongigita formo daŭras trioble pli longe ol ĝia plilongigita formo,” nu, ili devis meti nomon en la angla, vi scias, ke ĝi estu akceptita kiel nuntempaj filmoj. Persone mi tre ŝatas TTT Tut Tera Teksaĵo, estas pli facile diri T, T, T ol W, W, W kaj en ĉiuj lingvoj T estas T, sed hej, kion vi povas fari?

Kaj kio venas?

Nu, neniu scias, sed scio pri la pasinteco permesas al ni supozi iujn aferojn, same kiel Francio generis Usonon, dum la mandato de Richard Nixón, Usono generis la modernan ĉinan ŝtaton, tiu stranga miksaĵo de komunismo kaj sovaĝa kapitalismo, kiu prosperas al Okcidenta konsumismo kaj la ambicio de entreprenistoj, kiuj donas sian scion, ĉar ili pensas, ke la grava afero estas posedi markon.

Mandarena ĉina estos la lingvo de la estonteco, mi ne scias, sed mi ne kredas, ĝia grandega lingva distanco de hindeŭropa kaj subesta rasismo en la okcidenta pensmaniero certe rifuzos tiun eblecon, sed Ĉinio povus ludi la neŭtralan karton kaj proponi Esperanton de reganta sed akordiga pozicio.

Kaj eble tiam, multe pli for ol Zamenhof povus imagi, staros apogpunkto, de kiu estos utiligita estonta scienca produktaĵo kaj la maniero kiel la mondo moviĝas.

Leave a Comment

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *