La Invado de Netalentaj Homoj (1)

Kial Paris Hilton, la Kardashian-oj aŭ Tila Tequila estas famaj?

Ili famas pro ili famas.

Kio aperas kiel profesio apud ilia nomo en interreta serĉo?

‘Socialite’, sen akcento, anglikismo, ne devas esti konfuzita kun galicismo, kiu ja havas akcenton. La termino ne estas nova, kvankam la koncepto ekzistas ekde Romo, la vorto estas ligita al la kortegaj medioj de la dekoka jarcento, la plej multaj el la unuaj sociemuloj estis edzinoj aŭ amantoj de reĝoj aŭ nobeloj kaj esti tiel estis pli devo kia plezuro. Necesis elstari pro io inter multaj aliaj korteganoj, kaj spriteco, beleco, famo, bongusto aŭ vestaĵoj tiel akiris fundamentan rolon en la serĉo de ĉarmo aŭ ŝikeco, kiu igis homon pli ŝatata aŭ populara, kaj, sekve, modelo de sukceso por aliaj per imito aŭ modo.

Se la ideo estas tiel malnova, kial ĝi estas tiel potenca nun?

En la pasinteco, esti sociemulo estis pli ol devo ol plezuro, ne estis ekonomiaj avantaĝoj asociitaj kun ilia ĉeesto, la avantaĝoj estis pli sociaj aŭ politikaj por tria persono, ĝenerale parenco de la sociemulo, sed ekde la 1980-aj jaroj ĝi estis neeble produkti sufiĉan fotografian materialon de la steloj de la spektaklo por plenumi la postulon de la publiko, la veraj steloj devas labori por vivteni sin, filmi dum monatoj, foje eksterlande, fari koncertajn turneojn por reklami siajn diskojn kaj gajni enspezoj.

Kaj unu tagon alvenis la ideo, la revolucio, kaj se la fama persono ne scias fari ion kaj estas fama pro nenio? ĝi produktus preskaŭ senlimajn novaĵojn kaj la publiko konsumus ĝin pli kaj pli, ĉio estus novaĵo, se ili manĝus picon, se ili batalus en drinkejo, se ili ternus.

Kial famuloj gajnas tiom pli ol ordinaraj homoj por fari laboron, kiu ŝajnas doni al ili la saman kvanton da libera tempo kiel plej multaj emeritoj?

Kiel ĉe la aristokrataro, ĉi tiuj libertempoj kaj privilegioj ne estas por ĉiuj, vi devas naskiĝi en la ĝusta loko aŭ gajni ilin batalante kontraŭ aliaj, kiuj volas la samon. En la kazo de Paris Hilton, ŝi estas heredonto de hotela imperio kun agnoskita familia nomo, ŝiaj aperoj en festoj kaj ŝiaj skandaloj donis al ŝi famon, tiam plifirmigis tiun famon per la apero en realspektakloj. Aliaj, kiel la eksedzo de Britney Spears aŭ la patro de Lindsey Lohan, trinkis el ŝia famo kaj poste konstruis sian propran, vendante sian bildon, foje per ne tre pozitivaj novaĵoj rilataj al hejma perforto, drogoj, kaj tiel plu.

Inter la memfaristoj ni trovas Farrah Abraham, kies kredito estis gravediĝi kun 16 jaroj kaj aperas en la MTV-programo ‘Teen Mom’ kaj poste havas multajn problemojn kun la leĝo. Aŭ la paro Heidi Montag kaj Spencer Pratt, kiuj atingis famon en realspektaklo kaj poste plifirmigis ĝin per groteskaj plastaj kirurgioj kaj aperantaj en multaj intervjuoj.

La ŝlosilo estas, ke ilia famo gajnas monon por ili, por la amaskomunikiloj, kiuj traktas ĉi tiujn novaĵojn, kiuj vere ne devs interesi neniu, kaj ili kontribuas absolute nenion al la socio, kaj fine ĝi gajnas monon por la markoj, kiuj sponsoras ilin. Por diri pli klare, ĉi tio estas industrio, kaj same kiel kiam la industrio prenas ion ajn, ĉu manĝaĵproduktadon, muzikon aŭ militon, ĝi elprenas la plej malbonan, kaj fortigas ĝin.

Antaŭ kelkaj jaroj, kiam infanoj estis demanditaj, kion ili volas esti kiam ili plenkreskuloj, ili respondis: kosmnaŭtoj, fajrobrigadistoj, atletoj aŭ rokaj steloj, hodiaŭ la respondo estas, ke ili volas esti influantoj, tio estas, ke ili volas esti riĉaj kaj famaj sen kontribuis nenion al la socio, ni alfrontas neprometan estontecon.

Kvankam mi pensas, ke kun ĉi tiu fenomeno ĝi okazas kiel ĉe la legendoj de sorĉado kaj voduo, kaj ke se ni ne atentos ĉi tiujn estaĵojn, ili simple velkos kaj ĉesos ekzisti, mi decidis verki la artikolon unuflanke por plilongigi mia vortprovizo en Esperanto kaj Kiel enkonduko al rilata sed pli interesa temo, kial hodiaŭaj plej popularaj muzikistoj estas plejparte netalentaj?

Leave a Comment

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *