Ne moku pri IDO, moku pri la angla

Kion pensus ekterterano vidante, ke nia reganta lingvo tiel konfuzas, ke konkursoj okazas por mesuri, kiu kapablas literumi tion, kion aŭdas?

Jen televida filmo de Disney (1986), Kambodia knabino refuĝis en Usono poste Usono detruis sian landon. Ŝi lernis perfekte la anglan kaj partoprenas en literumada konkurso.

Ne la praktikeco de la angla kondukis ĝin al kie ĝi estas, sed la perforto de la socioj, kiuj adoptis ĝin, fakte ĝi estas malproksima de esti praktika, jen kelkaj ideoj prenita de la lasta ĉapitro de la libro “Lingo” de Gaston Dorren, iuj el la plej “ridindaj” aferoj en la angla lingvo:

La vokalo sonas:

Rimarku ĉi tiun liston de vortoj:

Par, Pear, Peer, Pipe, Poor, Power, Purr, Pull, Poop, Puke, Pin, Pan, Pain, Pen, Pawn, Pun, Point, Posh, Pose, Parade; ĉiu el la vokalaj sonoj, kiuj sekvas la P, estas malsama. Entute la angla havas: dudek! vokalaj sonoj, inkluzive diftongojn.

Ekzemple: / ei / povas esti skribita ay, a, ai, au, ey aŭ ei

Kion vi skribas ne estas tio, kion vi diras:

La kapricoj de skriba angla estas pli ol senutilaj, se vi kreskis parolante la anglan, verŝajne malfacilas realigi la centojn da neregulaĵoj, kiujn ĝi havas, sed por tiuj, kiuj devas lerni ĝin, precipe en libroj, la procezo estas vere traŭmata. Por fari justecon al la literumaj abomenaĵoj de la angla ni bezonus 700 paĝan libron. Nun, ni atentigos, ke kvankam la sekvaj vortoj finiĝas per la samaj 4 literoj, neniu el ili rimiĝas kun la aliaj: though, rough, cough, through, bough, thorough, [/dǝu/, /raf/, /kof/, /θru:/, /bau/, /θarǝ/].

Kaj kial Womb, comb kaj bomb sonas tiel malsame?

Se ĉi tio ne sufiĉas por konvinki nin, ke angla literumo estas neeraripova induktoro de migrenoj, ni rigardu la sekvan ekzemplon:

Ghoti estas nereala vorto, kiun oni uzis por montri la malfacilecojn de angla ortografio. Sufiĉas ke oni pronuncu la gh kiel en la angla vorto laugh [laf]; la o kiel en la vorto women [ŭimin], kaj la ti kiel en la vorto nation [nejŝen]. Do la vorto ghoti prononcatus [fiŝ] (samkiel la vorto fiŝo en la angla).

Kiel la angla alvenis ĉi tien?

Parolata kaj skriba angla tute konsentis iam, ĝis antaŭ multaj jarcentoj la plej multaj vortoj komencis evolui laŭ siaj sonoj kaj konduti laŭ bizaraj manieroj kaj iliaj inko-kunuloj rifuzis sekvi ilin. De tiam la kaoso.

Pli pri fiŝoj 

La pluralo de fiŝo (fish) estas… ankaŭ…. fish, sed se ni parolas pri la fiŝoj de pli ol unu especo tiam ni povas uzi la vorton fishes.

Li dormos kun la fiŝoj ĉi-nokte (He’ll sleep with the fishes tonight) la vorto “fishes” estas ĝuste uzata ĉi tie, mafiuloj malbonas sed gramatike ĝustas.

Nun, ekzameneto, en la bildo ĉu vi vidas “4 fish” aŭ “4 fishes”?

La respondo estas “4 fish” kvar fiŝoj ĉar ĉiuj estas de la sama especo: Turbotoj, reale gramatika demando iĝis taksonoma demando, tiel facilas kaj praktikas la angla.

Kiel vi neas?

Plej multaj lingvoj havas klaran vorton kiel “NE”, por esprimi la neadon en iu ajn frazo, la angla preferas nei per sinsekvo de subtilaĵoj:

You writeYou don´t write
She writeShe doesn´t write
You will writeYou wont write
You can writeYou can´t write

Notu, ke la “O” en la verbo “DO” ne sonas same en “DON’T” kaj ke la “A” en “CAN” ne samas kiel “a” en “CAN’T”

Malproksimaj prepozicioj

Kial oni diras en la angla “I want you to listen” anstataŭ la pli klara kaj pli rekta “I want that you listen” (Mi volas, ke vi aŭskultu min). Kaj kial prepozicioj ofte malproksimiĝas de la vorto, kiun ili regas, kiel en “this is the girl i’m in love with” (ĉi tiu estas la knabino, kiun mi ekamas), iom maltrankviliganta por iu ajn nova studento de la lingvo.

Por fini

Buffalo buffalo Buffalo buffalo buffalo buffalo Buffalo buffalo estas angla frazo. Ĝi estis uzita en 1972 de William J. Rapaport. Ĝi signifas “Tiuj Bufalaj bubaloj, kiuj estas timigataj de Bufalaj bubaloj, timigas Bufalajn bubalojn”.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Buffalo_buffalo_Buffalo_buffalo_buffalo_buffalo_Buffalo_buffalo

Kaj unu pli:

The Old man the boat

Se vi provas traduki kiel: 

“La maljuna homo la boato” tial, vi neniam komprenos, ĉar la verbo ne videblas.

Nun, provu en la angla pasinteco: The old manned the boat.

Ho-ve” “man” estis la verbo! Tiam:

La maljunulo pilotas la boato

Esperanto estas tre tre klarega ol la angla, Vi povas scii kiu vorto estas la verbo aŭ la objekto aŭ la adjektivo.

Leave a Comment

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *